Duobla bita albumeto "Stranga" - "Sur la arbo" de Krio De Morto
- Publikigita vendrede, 01 Decembro 2017 00:04
Du jaroj de uzado de 1D Tuŝ; jen la statistikoj
- Publikigita merkrede, 25 Oktobro 2017 09:45
Uzantoj de la ABONKLUBO de Vinilkosmo
=====
Enketis por vi Ciril' (eldonej-manaĝero de Vinilkosmo ĉe 1D Tuŝ')
Unue estas bedaŭrinde konstati ke tro malmultas la uzantoj de 1D Tuŝ': entute nur 127 uzantoj, eĉ se finance pli multaj partoprenis. Temas pri nur esperantistoj.
Despli ke malmultaj uzas ofte tiun muzikan servilon. La kvanto de tiuj kiuj uzas ĝin ĉiutage estas inter 20 kaj 40 homoj po tage. Makgraŭ tiu konstato estas interese havi tre precizan statistikon pri tiuj uzantoj.
La ciferoj montras ke la kvanto de uzantoj stagnas. Pinto de uzantoj venas kiam okazas reabonkampanjo (ĉe la jarfinoj).
Tamen kreskis averaĝa daŭro de la aŭskultadoj. Ili pasis de po 3 horoj al po 11 horoj monate.
Uzantoj uzas por pli ol duone windows: 60%, poste venas egale 18% Linux kaj Android (poŝtelefone), laste estas la Mac sistemoj unue Mac OS X: 14% kaj (I-Phone / I-Pad) IOS: 7%
Kiuj muzikoj estas aŭskultataj ?
=====
Stilo restas sufiĉe klasika por esperantujo: folko kaj roko.
La plej aŭskultitaj albumoj.
Unue venas kompilaĵo de vinilkosmo kiu ekzistas nur rete Esperanto Rock Vol.2, pli ol 10 000 aŭskultadoj ! Certe kovrilo far de foto de Ivo Miesen, multe helpis. Krom la fakto ke estas juna belulino, mi supozas ke fajra ĵonglado intrigas kaj kongruas kun metal-roka etoso. Alia kompilaĵo notinda estas Afrika Kompilo je pozicio 8.
Krome pli ol 3000 atingas Martin kaj la Talpoj per Superbazaro (Esperantistoj, ĉu ĉi kvanto estu nia "Ora Disko"?). Notinde la 3 albumoj de LPG estas en la listo de 20 unuaj albumoj, pozicio 5, 7 kaj 14. Nova albumo de Jonny M, Kreaktiva estas je 6a pozicio. Ale Kosabela bita albumo Revolucio en Pajlero fine bone funkciis , pozicio 9. Ankaŭ rimarkindas apero de BaRok-Projekto per sia plej freŝa plena albumo Sovaĝa Animo kaj la antaŭa albumeto Jen Nia-River'. Je lasta pozicio denove Martin kaj la Talpoj sed kun antaŭa albumo Pli ol nenio kaj iom antaŭ Zhou-Mack Mafouila kun Originoj .
La plej aŭskultitaj kantoj
Ankaŭ miris mi pri ĉi-rezulto sed ĝi kongruas kun la plej aŭskultitaj albumoj, do venas rokaj kaj popaj kantoj de la kompilaĵo Esperanto Rock Vol.2 Kiuj ne estas en tiu kompilaĵo kaj tamen sukcesis?
Denove Martin kaj la Talpoj kun belegaj "Kie estas vi?" (15a) kaj "antaŭĝojo" (17a). Venas ankaŭ kelkaj klasikaĵo de LPG : "Societo de vivantaj poetoj" (12a), "Valsoj de komunistoj" (16a) kaj "Rivereto ĉe mi" (18a).
La plej serĉitaj vortoj
Tio estas interesa ankaŭ ĉar ne temas pri vera volo de la uzantoj.
Artistoj serĉataj estas :
Solotronik: 99 (+Kompendium) !!
Morice Benin: 51 (+Inspir’)
Persone: 49
Jomo: 45
LPG : 41
Kajto: 40
Eterne Rima: 28
Ĵomart kaj Nataŝa: 22
Pafklik: 20
Jacques Yvart: 20
Dolĉamar: 16
Baldaŭ vi legos pri apoj por uzi 1D Tuŝ
Venonta fojo ni parolos pri apoj , unu por poŝtelefonoj Android kaj alia nova senpaga Divercities por Ios kaj Android disponebla ĉe Playstore.
Rememorigo:
Por aliĝi aŭ realiĝi al ABONKLUBO : https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html
La ĉefpaĝo de Vinilkosmo en la justa elsendfluejo 1D Tuŝ'por la abonantoj: http://music.1dtouch.com/labels/183
Video "Taŭba kaj Kerana" dum koncerto de BaRok-Projekto
- Publikigita ĵaŭde, 27 Aprilo 2017 15:58
"Planedo nia" kaj "La Granda Aventuro", du novaj albumoj disponeblaj ĉe VINILKOSMO
- Publikigita sabate, 21 Oktobro 2017 09:36
“Planedo nia”
ref. VKKD132-067AB
Artisto: Vojaĝo
Mondĵazo– Bosaĵazo – Latinĵazo
Duobla KD 24 titoloj (esperanto-franca) - 92:30 mn + 12 paĝa libreto
Vojaĝo estas la historio pri la amikeco inter ses muzikistoj de Toulouse, la Rozkolora Urbo en Okcitanio. Kunigitaj de komuna pasio por latina muziko kaj ĵazo, ĉi tiuj "vojaĝantoj de la Sudo" forĝas komponojn kun la spontaneco, entuziasmo, kaj varmo de la Sudo. La bandon Vojaĝo karakterizas ankaŭ la deziro meti arton al la servo de ĝustaj kaŭzoj, kiel la respekto de la medio kaj amikeco inter homoj dank’ al esperanto.
Vojaĝo prezentiĝis en koncerto por la unua fojo antaŭ Esperanto-publiko dum la Universala Kongreso de Esperanto ĉe la Palaco de Kongresoj en Lilo en julio 2015.
La unua duobla albumo de Vojaĝo titolita Planedo nia inkluzivas 12 kantojn en esperanto en la unua KD, kaj en la franca en la dua. En ĉi tiuj diskoj, Vojaĝo donas vibran omaĝon al la Tero, kiu naskis la vivon kaj donas al la homaro ĉion kion ĝi posedas sen kalkuli. Tamen, La Tero suferas, ĉar io perturbis ĝian malfortan ekvilibron: tio estas la deklaro de Vojaĝo de la unua titolo kaj, krom la klimataj kapricoj, daŭre ekzistas tiom da mizero.
Feliĉe, jen estas la muziko por proponi momenton de ripozo al tiuj kiuj senesperigas, jen estas la muziko por denunci maljustecon kaj dolĉigi la sorton, jen estas la muziko por nin konsciigi ke la mondo povas esti bela malgraŭ mizero, danke al amikeco, amo, dancado, revoj.
Tamen necesos pensi fari ion por eviti la Bluson de la sezonoj, kiu venas por frostigi niajn korojn.
Por aŭskulti fragmentojn aŭ rekte mendi la duoblan KoDiskon kaj elŝuti muzikojn aŭ la albumon laŭ mp3 aŭ ogg formatoj ĉe la VINILKOSMO-platformo:
Por vidi la resuman biografion de la artisto klaku ĉe :
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/vojaĝo.html
Por aŭskulti la esperantan albumon elsendflue ni rekomendas aboni al la ABONKLUBO por aliri la justan elsenfluejon 1D tuŝ:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html
Muzikvideo :
******************************************************
“La Granda Aventuro”
ref. VKLD001
Artisto: i.d.c. (inicialoj dc)
Alternativa popo– elektropopo – popo
LD Vinila Disko 10 titoloj - 37:00 mn
i.d.c. (inicialoj dc/initials dc) estas muzikprojekto fondita de Éric Languillat en 2003 kaj bazita en Frankfurto-ĉe-Majno (Germanio).
Kvin jarojn post Signoj de viv', i.d.c. revenas kun La Granda Aventuro, sia tria albumo tute en esperanto.
La ŝatantoj de la projekto ĝojos retrovi la bonvenigan duonviglan-duonmelankolian etoson kaj vojaĝi en bunta popmuzika universo kie ĉiu kanto estas kiel alia muzika astro kiun la artisto invitas esplori, gvidante la aǔskultantojn per konata voĉo kaj metafor-riĉaj tekstoj.
La aranĝoj kaj miksado de ĉi tiu albumo estis fajnigitaj kiel neniam antaǔe, kaj la profesia produktado (ĝis la kovrilo!) certe kontentigos la muzikŝatantojn ene kaj ekstere de la esperanto-komunumo.
Kun jam tri tutesperantaj albumoj (Urbano, Signoj de viv’, La Granda Aventuro) eldonitaj kaj la prezento en la reto de pluraj altkvalitaj videaĵoj, i.d.c. enradikigis kiel originala kaj valora muzikvidea arta projekto.
Notu ke la vinildisko inkluzivas kuponon por elŝuti la albumon ciferece.
Por aŭskulti fragmentojn aŭ rekte mendi la duoblan KoDiskon kaj elŝuti muzikojn aŭ la albumon laŭ mp3 aŭ ogg formatoj ĉe la VINILKOSMO-platformo:
Por vidi la resuman biografion de la artisto klaku ĉe :
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/inicialoj-dc-161.html
Por aŭskulti la esperantan albumon elsendflue ni rekomendas aboni al la ABONKLUBO por aliri la justan elsenfluejon 1D tuŝ:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html
Muzikvideo:
Novaĵoj en la platformo VINILKOSMO-mp3.com
- Publikigita ĵaŭde, 13 Aprilo 2017 13:12
Sekve de petoj de diversaj uzantoj ni faris aldonojn kaj plibonigojn en nia retejo (la platformo https:// www.vinilkosmo-mp3.com ) jen la du ĉefaj :
- Ni aldonis la eblecon akiri la diskojn en tiu ĉi retejo (jam pluraj diskoj aĉeteblas tie ekde nun).
Iom post iom la tuta katalogo (de fizikaj KD-oj kaj viniloj de jam bitigitaj albumoj) disponeblos tie. Ĉiuj diskoj devus esti disponeblaj tie por la fino de la jaro 2017.
- Ekde hodiaŭ ni aldonis sekurigitan pagsistemon por bankkartoj (la sama kiel en nia malnova diskoservo) kaj ĉiuj provoj kaj testoj estis sukcesaj.
Nun do, eblas elekti por pagi ĉu per via bankkarto ĉu pere de Paypal laŭ via deziro..
Ni esperas ke ĉio ĉi helpos vin por sen hezite akiri sekure viajn plej ŝatajn albumojn kaj muzikojn aŭ ankaŭ por aliĝi al la ABONKLUBO por havi aliron al nia kompleta bita katalogo pere de la justa elsendfluejo 1D tuŝ.
Bonvenon en nia muzika platformo:
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :