
Kanzono - Tradicia - Mondmuziko
PATRIC - Montpellier - Okcitanio
Unika artisto, Patric estas unu el la plej famaj okcitanlingvaj kantistoj, kun kantaro kiu miksas popularajn okcitanajn kantojn kun adaptaĵoj de eksterlandaj sukcesaĵoj kaj liaj propraj komponaĵoj.
Komence de sia kariero, li kantis kun Brassens, Barbara, Mouloudji, Nougaro, Duteil, Raimon, Lluis Llach, Pi de la Serra. Kaj Tom Paxton rekonis lin digna heredanto de la usonaj protestkantistoj.
Okcitana kantisto Patric estas moderna trobadoro kiu vojaĝas tra la tuta mondo kun siaj kantoj, ankaŭ en plej grandaj festivaloj. Li kantas en ĉiuj grandaj eŭropaj urboj (Londono, Manchester, Southampon, Birmingham, Glasgow, Belfast, Oslo, Bergen, Bruselo, Namur, Charleroi, Liège, Heidelberg, Saarbrücken, Frankforto, Krakovo, Ĝenevo, Barcelono…), en Afriko (Abiĝano, Bouaké, Bangui, Brazavilo…), kaj daŭre trapaŝas la planedon. La kantoj de Patric estas tradukitaj kaj kantataj en multaj lingvoj (angla, skandinavaj, germana…), kaj la usona kantistino Diane Jarvi metis unu el liaj kantoj (“Ò ma bela cigala”) en antaŭnelonga registraĵo.
Patric iom post iom alforĝis fidelan kaj daŭre renovigatan publikon kiu miksas generaciojn kaj konvinkas novajn alvenintojn en nian regionon. Li akompanigas sin per ĉiuoriginaj altkvalitaj muzikistoj en ĵazo, tradicia, roko, romaa, populara, salsaon, mondmuzikon, ktp.
Tiel li povis variigi stilojn kaj etosojn, irante de akustika ĝis elektra, de energia ĝis poeta, rearanĝante malnovajn kantojn kaj kreante novajn.
En 2013 li festos kvardek jarojn de kariero, sursceneja kaj diskara, kun jam dek ok albumoj, du DVD, kaj libro pri memoraĵoj kaj pensaĵoj.
Hodiaŭ estas la vico de esperanto per la apero de albumo Okcitanio interpretita de Patric en la universala lingvo.
Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :