KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Akapela koruso

Akordo - Nederlando

Akordo estis esperantista senakompana kantgrupo (akapela) el Nederlando, kiu aktivis inter 1988 kaj 2008. Dum tiu periodo la konsisto de la grupo plurfoje ŝanĝiĝis, sed la celo estis ĉiam ke estu po du membroj en ĉiu el la kvar voĉgrupoj. La plej longedaŭraj membroj estis Rineke Hoens (soprano), Saskia Idzerda (soprano/aldo), Ineke Bourguignon-Slis (soprano), Marwine van der Molen (aldo), Jeroen Balkenende (tenoro), Sander van Huijzen (tenoro), Danny ten Haaf (baso), kaj Arjen-Sjoerd de Vries (baso).

La repertuaron de Akordo formis plurvoĉaj kantoj de diversaj stiloj: de mezepokaj ĝis modernaj, de popolkantoj ĝis rokmuziko. Preskaŭ ĉiuj kantoj ricevis tradukon en esperanton aŭ – pli libere – esperantan version. La plej multaj tradukoj estas faritaj de Roel Haveman.

La grupo regule koncertis en nederlandaj kaj internaciaj Esperanto-kunvenoj, ekzemple dum Universalaj Kongresoj en Prago (1996), Vilno (2005), kaj Roterdamo (la adiaŭa koncerto en 2008).

Akordo produktis du kompaktdiskojn: Muzikpluvo (1996) kaj Kristnaska kordo (2003). Ĝi kontibuis ankaŭ al kelkaj aliaj muzikaj produktoj; furoriĝis precipe ĝia versio de ‘La espero’.
En aprilo 2018 Vinilkosmo lanĉas la bitan reeldonon de la unua albumo de la bando, Muzikpluvo, kun du kromaj trakoj.

La KDisko Kristanaska kordo estas akirebla ĉe Vinilkosmo mendante ĝin per retmesaĝo ĉar ĝis nun ĝi ne estas disponebla bitforme (ĝi estos bitigita se estos sufiĉaj petoj).


Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP