KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 



Popo - Roko - skao - Mondmuziko

Esperanto Desperado – Kopenhago (Danio)

Esperanto Desperado estas internacia grupo kiu kantas ritmajn, dancigajn, kaj orelfrapajn kantojn kun tekstoj originale verkitaj en esperanto.

En la jaro 2000 la grupo eldonis (ĉe Vinilkosmo) sian unuan kompaktdiskon, Jen venas ... BroKantaĵoj. En la albumo plejparte estis registritaj memfaritaj kantoj, kaj kelkaj malnovaj kantoj de Amplifiki en kiu Kim partoprenis de komence.
La nomo de la albumo (kiu origine estis la nomo de la grupo) daŭrigas la tradicion de vortludaj nomoj de Esperanto-muzikgrupoj.

La tiama bando estis bazita en Kopenhago (Danio) kaj konsistis el Amir Hadziahmetović (AmoDeL’Iro), Brian Laustsen, Helle Eble Cleary, Kim J. Henriksen (Kimo), Thomas Crowfurd; por la dua KD Hotel Desperado, Nis Bramsen anstataŭis la drumiston Thomas Crowfurd. Sur la albumo ludis ankaŭ ĝembisto-perkutisto el Ganao Mark Dziwormu.

En la komenco de 2005 la membroj decidis ĉesi kunludi. La lasta koncerto la de tiama membraro okazis post KEF en Finlando, en la IJK 2005 en Zakopane (Pollando).

AmoDel’Iro fondis alian grupon. Aliflanke Kim kaj la aliaj muzikistoj kreis la novan bandon Hotel Desperado.

En autuno 2005 Laurent Fricault (Francio) iĝis nova drumisto kaj Karl Maybach (Usono) komencis ludi bason, trombonon, kaj klavaron. Dum la jaro 2006, Espo-Despo preparadis novan materialon. En la fino de la jaro al Espo-Despo aliĝas basisto Andrzej Krejniuk (Pollando), kies stilo fundamente sanĝis la sonon de la bando. Tial la kantoj devis esti reregistritaj en 2007 kaj nova albumo aperis enrete, kaj surdiske por KEF en la somero 2009 en Helsinoro (Danio).

La muzikon por la grupo plejparte verkadas Amir “AmoDel’Iro“ Hadziahmetović (el Bosnio) kaj la tekstojn, krom Amiro, verkadis pluraj verkistoj. La grupo ludas miksaĵon de diversaj muzikstiloj, plejparte popolmuzikeca roko.



Klaku sur la du albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP