
Elektronika muziko
Korvaks - Auckland (Nov-Zelando)
Oficiala apero de la bita albumo Pli kaj plu la 21an de junio 2022
Korvaks komencis kombinante sian intereson lerni instrumento-programadon kun sia intereso pri esperanto. Inspirita de Mazi en Gondolando kaj sentante afinecon al la kontraŭheroo Korvaks, li adoptis la nomon kiel sian propran kaj ekuzis samplaĵojn de Mazi en Gondolando por eviti lerni kanti. Origine li celis nur unu kanton, sed Korvaks fine publikigis kvin-trakan albumeton Memorante Gondolandon.
Post la publikigo de sia unua albumeto (2021), Korvaks trovis ke li ne volis ĉesi krei muzikon. Li laboris dum la plejparto de la sekva jaro faradante plian. Iufoje la samplaĵo inspiris la kanton (‘Tagmanĝo’) kaj iufoje muzika ekzerco inspiris la samplaĵon. (La vorto ‘vokantaj’ ne ekzitas en Mazi en Gondolando kaj devis kreiĝi de aliaj vortoj.) La rezulto de lia laboro estas la dua albumo de Korvaks, Pli kaj plu.
Estas ankaŭ pliaj ideoj en lia kajero, do Korvaks ankoraŭ ne pretas ĉesi.
Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :