
Afrika regeo
Zhou-Mack Mafuila – Corbeil Essonnes, Francio / Kinŝaso, D.R. Kongo
La kompleta video disponeblas ĉe Videoj !!!
Li naskiĝis en Kimpese, vilaĝo 220 km de Kinŝaso en Demokrata Respubliko Kongo (tiama Zairo). Lia plena nomo estas Washington David Tufuene Mafuila. Li estas la lasta el 16 gefratoj. En lia familio, muziko estas pli ol tradicio, ĝi estas vivmaniero. Lia avo kaj praavo ludis masikulu, tradician muzikilon. Lia patro estas akordeonisto; lia patrino estas kantistino de religiaj kantoj (negro spirituals); liaj fratoj estas gitaristoj kaj saksofonistoj; liaj fratinoj estas ĥoristinoj. Li rapide montris naturan lertecon pri gitaroj kaj kantado.
Dektrijara, li kreis unuan grupon de zaira rumbo kun deĉiamaj amikoj. Li studis literaturon en universitato, sed daŭrigis la muzikon. Dum tiu tempo, li senĉese frekventis Jah Lucky, konga rasta muzikisto kiu antaŭe vivis en Francio, kaj kiu iniciatis lin al regeo.
Samtempe li renkontis esperanton: familia amiko, s-ro Ngangu, lernejestro, kaj unu el la maloftaj konganoj kiuj parolis esperanton. Li instruis tiun lingvon al la familio. Dekokjara, avida je edukado, kaj aparte lerta, li rapide progresis en esperanto. Universala Esperanto-Asocio invitis lin perfektiĝi en Eŭropo. Li vojaĝis sola en Nederlando, kie li kontentigis sian lernemon. Li eksciis pri monda geopolitiko, historio, kaj ekonomio. Li ankaŭ ekkomprenis la situacion en sia propra lando pere de artikoloj kaj informoj kiujn li ne povis koni en Kongo. Samtempe li profundigis sian konon pri rasta kaj regea kulturo.
Reveninte al Kongo, li kaj lia amiko kaj esperanto-instruisto Nduantoni Badidila Ngangu, kune kun kelkaj aliaj esperantistoj kiuj estis la kerno de la Zaira Instituto de Esperanto, decidis antaŭenigi esperanton sur nacia nivelo. Jen okazis ke li konfrontis la landan administracion kaj komprenis ke li havas devon denonci la nenormalaĵojn kaj aliajn nekoheraĵojn kutimajn en la diktatora sistemo de Mobutu.
Li kreis regebandon nomitan Esperanto Muziko en N’djili, kie troviĝis la plej granda rasta komunumo en Kinŝaso. Li ludis en pluraj regebandoj (inter aliaj Saccharose), kaj profesiiĝis. Famaj muzikistoj kreis la bandon Rumba Raï, al kiu Zhou-Mack aliĝis post triumfa koncerto en Stadiono Cilu en Lukala en 1988. Mafuila ne restis longe en tiu bando, ĉar iĝintaj lokaj steluloj, iliaj vidpunktoj diversiĝis. Des pli ke la manko de esprimlibereco en la lando estis nekongruigebla kun lia vidpunkto pri regeo, kiun li konceptis kiel muziko de liberigo kaj kontestado. Premata kaj frustrata de la jugo de lokaj aŭtoritatoj, mankis al li la libereco pri opinio kaj esprimiĝo kiun li konis en Eŭropo. Li decidis reiri tien.
Ĉifoje li elektis Francion. Lia fratino loĝis tie, kaj li estis altirata al ĉi tiu lando kaj ĝia kulturo. Li do alvenis en Parizon en 1989. Li rapide seniluziiĝis, ĉar sen oficialaj dokumentoj, sen laboro, sen mono, estis tre malfacile. Sed li kroĉiĝis dank’al muziko. En 1994 li malkovris ĵazon kiam li frekventis la Aŭtonoman Centron de Socia Eksperimentado en Ris-Orange en la Pariza Regiono. Li renkontiĝis kun la hinda drumisto Ravy Magnifique, kiu prezentis lin al Chico Freeman kaj Archie Shepp, kaj al pluraj aliaj famaj muzikistoj kun kiuj li kunlaboris, Annie Delfau, Jean-Philippe Daryl, kaj Orlando Paléo, kun kiuj li akrigis sian afroĵazan stilon.
Kun Ravy Magnifique kaj la usona saksofonisto Chico Freeman li kreas novan muzikstilon, afrohindan funkon, kaj prezentis sin sur multaj scenejoj. Ĉi tiu nova bando perfekte koheris kun lia koncepto pri muziko kiu unuigas kaj rasmiksas, kiu inventas novajn sonojn dank’al la multflankaj influoj de ĉiuj. La sperto kun siaj kunuloj donis novan konfidon al li, kaj li baldaŭ denove eklaboris pri personaj projektoj.
La titolo Pro viaj faroj registriĝis en esperanto laŭ la bandnomo FreeMagniZhou por Vinilkosmo-Kompil’ Volumo 2 en 1996.
En 2000 li renkontis en la Pariza Regiono kvin membrojn de bando La Fève (La Fabo). Unuigitaj per solida amikeco kaj la sama pasio pri dobo kaj afrikaj radikoj, ili plezure kaj homogene enprenis Zhou-Mack, novan fonton de kreivo. Artista kaj homa enamiĝo, ili kune registris International Love, unuan diskon publikigitan en Francio laŭ la nomo Zhou-Mack Mafuila. Ĝi montriĝis granda sukceso, ĉar la albumo bone vendiĝis kaj koncertoj organiziĝis unu post alia. En festivaloj kiel ĉefbando, aŭ kiel krombando en koncertoj kun pli famaj bandoj, Zhou-Mack montris ke li kapablas vibrigi malsamajn publikojn per sia voĉo kaj siaj komponaĵoj, plenaj je emocio kaj la profundeco de lia mesaĝo. Kun ĉi tiu bando, Zhou-Mack komplete liberiĝas. Ili havas tre personan stilon, miksante siajn influojn kaj spertojn por krei muzikon kiu similas al ili: kreiva, festa, esprimiva, libera….
Post pluraj jaroj da rilatoj kun Vinilkosmo, li fine decidis realigi ĉe tiu sendependa eldonejo la albumon Originoj tute en esperanto. Ĝi perfekta koheras kun la bildo de la mesaĝo portata de lia muziko: kosmopolita kaj rasmiksa, mokante etikedojn kaj landlimojn, epokojn kaj stilojn.
Alklaku la albumon por aŭskulti aŭ elŝuti ĝin.
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :